Amikeca renkontiĝo de esperantistoj en Kantono |
2021-04-28 |
En la 23-a de aprilo sinjoro Zhu En el Linhai, Zhejiang-provinco, venis al Kantono por vojaĝi de la flughaveno en Fuoshan. Li kaptis la ŝancon viziti min kaj s-ron Lin Liyuan. Ni tri pasigis ĝojan tempon en la 8-a Azia Kongreso de Esperanto okazinta en Quanzhou en novembro 2016, kaj volis vidi unuj la aliajn. Lin Liyuan (dekstre), Zhu En (meze) kaj Petro Ye en la 23-a de aprilo 2021, Kantono Petro Ye (dekstre), Lin Liyuan (meze) kaj Zhu En en Quanzhou, novembro 2016 Ni tri renkontiĝis en metrostacio kaj interparolis dum proksimume unu horo. Zhu ne havis tempon manĝi kun ni. Kaj ni esperas, ke ni povos renkontiĝi en la 14-a Ĉina Kongreso de Esperanto. Raportis: Petro Ye Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |