Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kosmo en brodaĵoj
2021-04-28


La 24-an de aprilo pli ol dek brodaĵoj de Chen Yinghua, suzhou-stila brodisto, ricevis specialajn premiojn en la unua konkurso de artaĵoj pri spacesplorado. La konkurso estas unu el la agadoj de la 6-a Ĉina Kosmo-Tago.


Chen eklernis la metion kiam ŝi estis 14-jara. Kaj ĝis nun ŝi ĝin praktikas jam pli ol 30 jarojn.


En la jaro 2006 ŝi unuafoje vidis fotojn de la kosmo fotita de astronomia teleskopo. Ŝi estis ŝokita de la scenoj kaj decidis aperigi la belecon per brodaĵo.


Tamen, estas tre malfacile krei per brodado la misteran, vastan kaj ĉiam ŝanĝantan kosmon, kun diversaj koloroj kaj helecoj. Por sukcese tion fari, ŝi maldikigis ordinarajn fadenojn ĝis deksesono de la originala dikeco. Per pli ol 10 kudraj manieroj kaj tempodaŭro de ĉirkaŭ 2 jaroj, ŝi finis 16 brodaĵojn pri la kosmo.



Nun ŝi senpage instruas la metion en Suzhou.







Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio