Xi Jinping inspektas Guangxi-an Ĝŭang-an Aŭtonoman Regionon en suda Ĉinio |
2021-04-27 |
La 25an de aprilo Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, inspektis Guangxi-an Ĝŭang-an Aŭtonoman Regionon en suda Ĉinio. Matene Xi iris al Caiwan, urbeto en la gubernio Quanzhou en la urbo Guilin. Li vizitis memorparkon dediĉitan al la Batalo de la Rivero Xiangjiang dum la Longa Marŝo en la 1930aj jaroj, kaj metis florkorbon omaĝe al soldatoj de la Ruĝa Armeo mortintaj en la batalo. Li vizitis ankaŭ memorhalon en la parko por esprimi respekton al revoluciaj martiroj. (el ĈRI) Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |