Mjaŭ-oj celebras Fratino-tagon |
2021-04-26 |
La 25-an de aprilo komenciĝis ĉi-jara Fratino-tago de mjaǔ-etno en Taijiang-gubernio de la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio. Dum la festotagoj daǔras parado en festaj kostumoj, prezentado de kantoj kaj dancoj de mjaǔ-oj, bankedo ĉe longa tablo kaj eksponado de mjaǔ-aj metiartaĵoj. Ĝi estas tradicia festo de lokaj mjaǔ-oj. En 2006 ĝi enlistiĝis en la unuaj ŝtatnivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |