Cifereca artaĵo aŭkciita kontraŭ 69.34 milionoj da dolaroj |
2021-04-26 |
Lastatempe la cifereca artaĵo "Ĉiutago: la unuaj 5 000 tagoj" vekis varmajn diskutojn, ĉar ĝi estis aŭkciita de la aŭkcikompanio Christie's kontraŭ 69.34 milionoj da usonaj dolaroj. La aŭkciita verko estas kolekto de ĉiutagaj kreaĵoj ekde la jaro 2013 de la artisto Beeple. Ĝia aparteneco estas konservata en la formo de NFT. Kio estas NFT? NFT signifas nehomogenan monsignon. Ĝi estas rigardata kiel unika cifereca produkto, malsama ol egalvalore interŝanĝebla monsigno, ekzemple Bitcoin kaj Ethereum. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |