Fermiĝis virtuala Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro |
2021-04-25 |
La 24an de aprilo fermiĝis la virtuala 129-a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro. Dum la dektaga foiro 26 000 entreprenoj virtuale ĉeestis kaj la foiro altiris al si aĉetantojn el pli ol 220 landoj kaj regionoj. La entreprenoj ĉinaj kaj alilandaj diskonigis siajn novajn produktaĵojn per bildoj, videaĵoj kaj tridimensiaj kaj virtual-realaj rimedoj. (el ĈRI) Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |