Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĝenerala sekretario de UN urĝis disvolviĝintajn landojn fari pli grandan kontribuon en traktado de klimatŝanĝiĝo
2021-04-23


La 22-an de aprilo António Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, videe partoprenis en la Pintkunveno de Ŝtatgvidantoj pri Klimato kaj urĝis disvolviĝintajn landojn fari pli grandan kontribuon al traktado de klimatŝanĝiĝo.


Li diris, ke la pasinta jardeko estis plej varma. La temperaturo de la mondo kreskis 1.2 celsian gradon -- survoje al katastrofo.


Li diris: "Ni bezonas pli verdan Teron kaj devas agi al ĝusta direkto."


Li refoje emfazis sian starpunkton pri la tutmonda realigo de la karbona neŭtraligo ĝis la mezo de la nuna jarcento. Por plenumi tiun celon, li urĝis ĉiujn landojn bone uzi la venontajn 10 jarojn por transformi siajn disvolvajn modelojn. Li alvokis, ke ĉiuj landoj denove submetu pli ambiciajn planojn kaj ellaboru agadplanojn kaj politikojn por la venontaj 10 jaroj.


Li urĝis disvolviĝintajn landojn fari pli multajn kontribuojn. Li ankaŭ postulis ilin en la pintkunveno de Grupo 7 en junio plenumi siajn promesojn: starigi komunan fonduson por klimato, inkluzive de longdaŭra promeso por doni 100 miliardojn da usonaj dolaroj al disvolviĝantaj landoj por reagi al klimatŝanĝiĝo.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio