Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ni ĉiuj havos karbon-kontojn
2021-04-23


En la 15-a kaj la 16-a de aprilo en Ŝanhajo kunvenis Xie Zhenhua, speciala sendito el Ĉinio pri aferoj de klimatŝanĝiĝo, kaj John Forbes Kerry, tiu de usona prezidento pri klimata problemo. Post la kunveno, la du flankoj publikigis la komunan deklaron pri klimatŝanĝiĝo, kio antaŭenpuŝas efektivigon de la pariza interkonsento.


La 20-an de aprilo en la malfermo de la jara konferenco de Boao-a Forumo por Azio 2021, ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis la internacian kunlaboron en traktado de klimatŝanĝiĝo. Du tagojn poste, invitite de la usona prezidento Joe Biden, en la 22a de aprilo ĉina prezidanto Xi Jinping videe partoprenis en la Pintkunveno de Ŝtatgvidantoj pri Klimato kaj faris paroladon.


Janos Pasztor, plenuma direktoro de Carnegie-a Iniciato pri Klimat-rego, emfazis, ke la denova kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio en tiu kampo estas bona ekzemplo, kaj potencaj landoj havas avantaĝojn en financo kaj teknologio kaj povas bone subteni la internacian kunlaboron kaj realigi celojn pri daŭripova disvolviĝo en klimato kaj medio.


Jin Liqun, prezidanto de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, diris, ke multaj homoj opinias, ke realigo de la karbona neŭtraligo malhelpas la ekonomian disvolviĝon. Tia penso malfavoras investadon por redukti karbonan ellasadon. Li diris: "Ni devas forlasi tian penson. La transiro al malalt-karbona ellasado povas antaŭenpuŝi la ekonomian disvolviĝon. Kalkulante mallongtempan enspezon, ni eble hezitas investi en verdaj ekonomioj, tamen se ni prenas ĝin kiel estontan investon, ni vidas longtempan profiton."


Zhu Min, prezidanto de la Nacia Instituto pri Financo sub Tsinghua-a Universitato, diris: "Eble ni ĉiuj havos kontojn pri karbon-registriĝo en niaj agoj, ekzemple vojaĝo per aviadilo kaj aĉetado. Do ni ĉiuj devas plenumi nian respondecon pri neŭtraligo de karbono." Li diris, ke la karbona neŭtraligo povas reformi la ĉinan ekonomion, helpi la landon altigi efikecon en produktado kaj antaŭenpuŝi la sciencan disvolvadon.


Redaktoro: Gao Shuyuan 





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio