Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping videe ĉeestis Pintkunvenon de Ŝtatgvidantoj pri Klimato
2021-04-23


Vespere de la 22-a de aprilo Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, videe ĉeestis la Pintkunvenon de Ŝtatgvidantoj pri Klimato kaj faris paroladon en Pekino.



Xi diris, ke la naturo nutras la homaron, do la homaro devas alpreni la naturon kiel esencon de nia vivo kaj respekti ĝin. Ni devas protekti la naturon kaj ekomedion samkiel niajn okulojn.


Li diris, ke la mondo nun alfrontas malfacilaĵojn pri medi-reĝustigo, kaj sekve la internacia komunumo devas kuraĝe kaj kunlabore preni sur sin la respondecon kune konstrui porvivan komunumon de la homaro kaj la naturo.


Xi deklaris, ke Ĉinio bonvenigas la revenon de Usono al la plurflanka klimata regprocezo. Ĉinio kaj Usono ĵus publikigis la "Komunan Deklaron pri Respondo al Klimata Krizo". Ĉinio antaŭĝojas kunlabori kun la internacia komunumo, inkluzive de Usono, por antaŭenigi regadon de la tutmonda medio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio