Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kolombaj arboj floras en Sichuan
2021-04-23


Nun kolombaj arboj (Davidia involucrata) floras en la Arbara Parko Longcanggou de la provinco Sichuan, Ĉinio. La floroj aspektas simile al flugantaj kolomboj. Tiu arbo estas rara planto, kromnomita "granda pando" de planto kaj "vivanta fosilio". Ĝi estas unuagrada protektata planto de Ĉinio kaj spektinda kreskaĵo.




En 2008 rilataj organizoj kune esploris la arbojn en la parko kaj malkovris, ke ili distribuiĝas en la regiono je preskaǔ 67 kvadrataj kilometroj. Oni malofte trovas tiom multajn kolombajn arbojn en tiom granda regiono.



Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio