Jara konferenco de Boao-Forumo por Azio finiĝis kun interkonsento pri batalo kontraŭ pandemio |
2021-04-23 |
La kvar-taga konferenco en Boao, marborda urbeto en Hainan, altiris pli ol 2 600 ĉeestantojn, inkluzive de registaraj oficialuloj, entreprenistoj kaj akademianoj, el pli ol 60 landoj kaj regionoj. La jaro 2021 markas la 20an datrevenon de Boao-Forumo por Azio. Sub la temo "Ŝanĝego de la mondo: kunadministri la mondon kaj ĥori pri 'La Zono kaj Vojo'", ĉi-jara konferenco respondis al la zorgoj de landoj kaj regionoj en Azio kaj liveris gravan platformon al diversaj flankoj por diskuti pri vojoj al plibonigo de tutmonda administrado kaj kunlaboro. Li Baodong, ĝenerala sekretario de Boao-Forumo por Azio, diris, ke la konferenco helpis atingi pozitivajn rezultojn kaj starigi konsenton pri kunigo de manoj por batalo kontraŭ la pandemio kaj plifortigo de tutmonda administrado. Li aldonis, ke la konferenco ankaŭ alvokis subtenon al multflankismo, plifortigo de komunikado kaj kunordigo kaj esplorado pri vojoj al revigligo de la monda ekonomio kaj akcelo de komuna disvolviĝo. (el ĈRI) Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |