Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj firmaoj prezentas avangardajn teknikojn en Ŝanhajo
2021-04-21


Malgraŭ la pandemio, la 19-a Ŝanhaja Internacia Aŭtomobil-Industria Ekspozicio, unuaklasa aŭtomobila ekspozicio en Ĉinio, sukcesis altiri pli ol 1 000 eksponantojn de la tuta mondo, inkluzive de konataj internaciaj kaj lokaj aŭtoproduktantoj, fabrikantoj de pecoj por aŭtomobiloj kaj alt-teknikaj firmaoj, kiel Mercedes-Benz, BMW, Audi, SAIC Motor kaj FAW. Aŭtoproduktantoj ĉinaj kaj eksterlandaj fokusas pri la apliko de avangardaj teknikoj, inkluzive de artefarita inteligenteco, 5G-a interreto kaj grandaj datumaroj. Ĉi-jare ankaŭ ĉinaj alt-teknikaj firmaoj kiel Huawei, Baidu kaj DJI montris siajn teknikajn atingojn kaj kaptis atenton de la publiko. La ekspozicio estas malfermita al la publiko en la Nacia Centro por Konvencioj kaj Ekspozicioj de Ŝanhajo inter la 21a kaj la 28a de aprilo.





Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio