Omaĝoj al Cangjie, legenda kreinto de ĉina skribo |
2021-04-21 |
La 20-an de aprilo okazis granda rito omaĝe al Cangjie, legenda kreinto de la ĉina skribo, en Luonan-gubernio de Shaanxi-provinco. En tiu tago ĉinoj festis Guyu, la sesa el la 24 sunperiodoj kreitaj de antikvaj ĉinoj por la progreso de agrikulturo. La nomo Guyu signifas "grena pluvo". En tiu tago homoj omaĝas Cangjie, ĉar laŭ legendo li sukcesis krei la ĉinan skribon en Guyu-tago antaŭ jarmiloj. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Xinhua Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |