Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial liberkomerca prov-areo kreis 70% da importado kaj eksportado de Shaanxi?
2021-04-20

La terareo de la provinco Shaanxi estas 205.6 miloj da kvadrataj kilometroj, dum tiu de la provinca liberkomerca prov-areo estas nur 120 kvadrataj kilometroj, tamen la lasta kreis 70% da importado kaj eksportado de la provinco.



La liberkomerca prov-areo de la provinco Shaanxi estas unu el la triaj liberkomercaj prov-areoj de Ĉinio. Ĝi kovras 120 kvadratajn kilometrojn, okupante nur 1‰ de la totala terareo de la tuta provinco. Tamen, en la jaro 2020 ĝi kreis 70% da importado kaj eksportado de la provinco, altiris al si preskaŭ 1/6 de entreprenoj investitaj de eksterlandaj komercistoj kaj reale utiligis preskaŭ duonon de la eksterlanda kapitalo al la provinco. En la pasintaj kvar jaroj, la areo sukcesis ellabori 511 kreivajn kazojn, interalie 21 estis diskonigitaj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio aŭ koncernaj ministerioj.


Malfermi novan spacon por internacia kunlaboro


En la jaro 2020 regule veturis de Shaanxi al Eŭropo 3 720 trajnoj. De januaro ĝis marto veturis 879 tiaj trajnoj, pli multe je 1.4-oble ol en la sama periodo de la pasinta jaro. La transportitaj varoj pezas proksimume 640 milojn da tunoj, pli multe je 1.2-oble ol en la sama periodo de la pasinta jaro.  



Kaj plie, la areo konstruas la internacian aviad-centron, kie funkcias 92 internaciaj aerlinioj al 74 urboj en 36 landoj.


Disvolvi karakterizajn industriajn grupojn


En la jaro 2020 la ŝarĝ-malŝarĝa kvanto de la areo atingis 376 300 tunojn, kaj pro tio la areo viciĝis inter la antaŭaj dek en la tuta lando. Kun la celo fariĝi la nacia modelo pri flughavena ekonomio, la areo pli rapide disvolvas distingajn kaj avantaĝajn industriojn. Nun ĝi havas 176 loĝistikajn entreprenojn, filiojn de 14 aerkompanioj. La skalo de la aerporta ekonomia industrio jam superis 11 miliardojn da juanoj (ĉ. 1 688 milionoj da usonaj dolaroj). 


En la jaro 2020 en la provinco ekfunkciis la unua translandlima elektronika industriejo por internacia ekspreso. Tie fiksloĝas translandlima elektronika platformo kaj funkcias ankaŭ servoplatformo pri komerca informo kadre de "La Zono kaj Vojo". Ankaŭ kolektiĝas famaj entreprenoj de Rusio, plipotenciĝas distingaj industrioj kaj supereca servado, por estigi la internacian komercan pasejon.


Krei altnivelan dispozicion


En la lastaj kvar jaroj "sola fenestro" por internacia komercado -- tio estas, ke diversaj flankoj rilate al internaciaj komercado kaj transportado liveras al la sola platformo informojn kaj atestilojn por kontentigi la postulojn de koncernaj leĝoj, statutoj kaj administrado -- jam disvastigis kaj aplikas 729 servajn funkciojn laŭ la landaj normoj. En la jaro 2020 establiĝis 88 novaj entreprenoj investitaj de eksterlandaj komercistoj, kiuj investis 3.78 miliardojn da usonaj dolaroj.


Nun la kvarjara areo projektas sin por la 14-a Kvinjara Plano, kolektas resursojn pere de malfermo kaj kunlaboro, kaj kondukas la provincan malferman ekonomion al altkvalita disvolviĝo.




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio