Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping vizitis Tsinghua-Universitaton antaŭ ĝia 110a datreveno
2021-04-20


La 19an de aprilo ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis la Tsinghua-Universitaton. Xi, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la centra komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, inspektis la universitaton antaŭ ĝia 110-jariĝo.


Xi inspektis la Belartan Akademion, la Laboratorion pri Bildigo kaj Inteligenta Teknologio, ekspozicion de gravaj atingoj en instruado kaj scienca esploro, kaj la okcidentan gimnastikejon por informiĝi pri profundigo de la reformo de la universitato, kulturado de teamo de talentuloj, novigo en instruado kaj scienca esploro, kaj servo al la nacia disvolviĝo. Poste li kunvenis kun reprezentantoj de instruistoj kaj studentoj kaj faris paroladon.





(el ĈRI)
Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio