Komenciĝis jarkunveno de Boao-Forumo por Azio |
2021-04-19 |
Gazetara konferenco de la jarkunveno 2021 de Boao-Forumo por Azio La 18-an de aprilo komenciĝis ĉi-jara jarkunveno de Boao-Forumo por Azio. La ĉeftemo de la jarkunveno estas "ŝanĝego de la mondo: kunadministri la mondon kaj ĥori pri 'La Zono kaj Vojo'". La jarkunveno daǔras de la 18-a ĝis la 21-a de aprilo kiel la unua fizika internacia kongreso de la mondo en 2021. Ĉi-jare estas ankaǔ la 20-a datreveno de la stariĝo de Boao-Forumo por Azio. Laǔ unua statistiko, la jarkunvenon ĉeestas pli ol 2 600 reprezentantoj de pli ol 60 landoj kaj regionoj kaj pli ol 1 200 raportistoj el 160 amaskomunikiloj de 18 landoj kaj regionoj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |