Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Karbona pinto kaj karbona neŭtraligo antaŭenigas verdan industrion de Ĉinio
2021-04-16

En 2020 Ĉinio lanĉis la celojn atingi karbonan pinton antaŭ 2030 kaj karbonan neŭtraligon antaŭ 2060.


"Atingi karbonan pinton" signifas, ke Ĉinio klopodas ne plu pliigi ellasadon de karbona dioksido antaŭ 2030, kaj iom post iom redukti ĝin post la pinto. "Karbona neŭtraligo" signifas, ke en certa tempodaŭro la totala ellasado de forcejaj gasoj rekte aŭ nerekte ellasita estas "kompensita" per plantado de arbaroj kaj aliaj manieroj por atingi "nulan ellasadon".


Kiel la celoj influas la ĉinan ekonomion? Xiang Junyong, fakulo el energi-ekonomika pensfabriko, diris, ke tiu projekto efike antaŭenigos ekologian plibonigon, energian sendependecon kaj transformon de tradiciaj alt-ellasaj industrioj. Novaj energifontoj kaj rilataj servoj ankaǔ malfermos novajn disvolvajn ŝancojn.


Xiang diris, ke realigo de la celoj efike reduktos la intensecon de karbona ellasado kaj malpliigos uzon de fosiliaj fueloj, sekve reduktos la ekonomian perdon kaŭzitan de ekstrema vetero. Samtempe la celoj devigas grandajn karbon-ellasajn kompaniojn, kiel ŝtal-industrio, novigi siajn ekipaĵojn, plibonigi sian teknologion kaj krei novan kreskon por la verda ekonomio, inkluzive de fabrikado de ekipaĵoj, cifereca servado por energio, elektraj veturiloj kaj verdaj konstruaĵoj, kiuj rilatas al la tuta industria ĉeno de nova energio.


Redaktoro: Zhao Wenqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio