Nova filmo rakontas pri ĉinaj postvivantoj de Titanic |
2021-04-16 |
La nova dokumenta filmo Sesopo debutis en kinejoj de Ĉinio la 16an de aprilo. En ĝi la reĝisoro Arthur Jones, la ĉefesploristo Steven Schwankert kaj ilia internacia teamo serĉas la forgesitajn ĉinajn pasaĝerojn de la ŝipo, malkovrante eksterordinaran rakonton pri postvivado kaj digno antaŭ rasismo kaj kontraŭenmigrinta politiko, kiuj daŭre eĥas hodiaŭ. Jones estas brito kiu unue venis al Ĉinio fine de 1996. Li laboris kiel raportisto kaj redaktisto dum kelkaj jaroj antaŭ ol fariĝi raportisto pri ĉina filmindustrio por la revuo Hollywood's Variety. Dum la pasintaj 15 jaroj, li laboris kiel dokumentfilma reĝisoro por grandaj kinfirmaoj kaj ankaŭ por sendependaj projektoj. Jen lia intervjuo kun Ned Kelly de That's Beijing: Via unua filmo kun Steven Schwankert dokumentis la sinkon de la plej altnivela submarŝipo de Britio en 1931. Kiel vi eklaboris kune? Steven estis (kaj ankoraŭ estas) amiko. Ni ambaŭ estis raportistoj pri kinarto. Steven havas specialan intereson pri mara historio kaj Ĉinio. Ĉar li sciis, ke mi estis reĝisorinta dokumentajn filmojn, li venis al mi kun la rakonto. Mi interesiĝis pri la ideo esplori historiajn filmojn kvazaŭ ili estus detektivaj rakontoj, por priesplori misterojn. Tiu filmo daŭris ĉirkaŭ ses jarojn, sed ni amuziĝis. Kaj iuj el la sama teamo, inkluzive de nia produktanto Luo Tong, ankaŭ laboris pri Sesopo.
Steven rakontis al mi pri tio en la epoko kiam ni finis la unuan filmon. Mi komence ne estis konvinkita, ke ĝi estas la taŭga projekto por mi, kaj mi ne certis, ĉu mi povus aldoni ion novan al la historio de Titanic. Sed mi testis la ideon ĉe amikoj, kaj surpriziĝis de tio, ke neniu sciis pri tiuj ĉinaj pasaĝeroj. Plej multaj el la aliaj pli ol 700 postvivantoj de Titanic estas tre bone dokumentitaj, kaj miloj da homoj deklaras esti iliaj konatuloj. La ĉinoj ŝajnis esti la nuraj nekonataj kaj neniu iam ajn deklaris ilin koni. Vi certigis monrimedojn per ĉinaj sociaj retejoj -- kiel vi tion sukcesis? Komence -- kiel ĉe plej multaj dokumentaj filmoj -- mi supozis, ke ni preferus tradician televidan elsendon, kaj ni pasigis tempon prezentante la ideon al elsendantoj en Ĉinio kaj eksterlande. Sed ĉirkaŭ du jarojn post la ekplanado -- antaŭ ol subskribi kontrakton -- nia antaŭfilmo estis afiŝita en Weibo kaj havis ĉirkaŭ 20 milionojn da spektoj dum la nokto. Subite, ĉiuj ekparolis pri ĝi, kaj nin kontaktis kinejaj distribuistoj, kiuj pensis, ke ĝi havas potencan imprespovon por kineja eldono. Tio estis tute nova direkto por ni kaj ni tre ekscitiĝis. Sed kineja eldono estas ja brutala! Ni vere bezonas la publikon por spekti ĝin dum unua semajnfino. Se estos sufiĉe da homoj, kinejoj plilongigos prezentadon de nia filmo je unu semajno aŭ pli. Kiel James Cameron envolviĝis en la projekto? Steven kaj mi jam diskutis pri la eblo kontakti Cameron en la frua fazo de la projekto. Ni sciis, ke li interesiĝis pri la ĉinaj pasaĝeroj, ĉar li filmis scenon pri unu el iliaj plej dramaj spertoj; unu el la viroj iris en la akvon dum la subakviĝo, sed savis sin grimpante sur lignopecon. La sceno estis fortranĉita de la filmo, sed ni trovis kopion de ĝi, kaj mi volis demandi Cameron, ĉu ĝi inspiris la finan scenon de Jack kaj Rose en la akvo, kun ŝi flosanta sur ligna tabulo. Tre malfrue -- dum la redaktado, fakte, nia plenuma produktanto Nick Ware trovis kontakton per advokato, kiu laboris kun Cameron. Mi retpoŝte kontaktis lin iuvespere, kaj kiam mi vekiĝis matene estis respondo de Cameron dirante, ke li scias pri nia projekto kaj volas pridiskuti ĝin.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |