Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Humanitara katastrofo estas kaŭzita de agresaj militoj de Usono
2021-04-13

La 9-an de aprilo la Ĉina Societo por Homrajtaj Studoj publikigis artikolon kun la titolo Severa Humanitara Katastrofo Kaǔzita de Agresaj Militoj de Usono kontraǔ Aliaj Landoj. Ĝi malkaŝis la agaĉojn de Usono, kiu provokis agresajn militojn kontraǔ aliaj landoj, kaŝante la agojn je la preteksto "humanitara interveno".


La artikolo listigis agresajn militojn kaŭzitajn de Usono ekde la fino de la dua mondmilito. Laǔ neplenaj statistikoj, ekde la fino de la dua mondmilito ĝis 2001, en 248 armitaj konfliktoj en 153 mondaj regionoj, 201 estis iniciatitaj de Usono. Krome, Usono ankaǔ intervenas alimaniere en aliajn landojn, ekzemple subteni prokurajn militojn, instigi kontraŭregistarajn ribelojn, plenumi atencojn, provizi armilojn kaj municiojn, trejni kontraǔregistarajn armetrupojn ktp. Ĉio tio kaŭzis gravan damaĝon al la socia stabileco kaj publika sekureco de la koncernaj landoj.


La artikolo malkaŝas, ke la agresaj militoj devenas de la hegemonia penso de Usono. Estas tute vane atendi hegemonian landon defendi la homajn rajtojn de aliaj popoloj. Nur forĵetante la hegemonian penson, ni povas malebligi la humanitaran katastrofon, kaj ĉiuj popoloj povas vere ĝui homajn rajtojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio