Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Iama fiŝkaptisto sin dediĉas al purigado de Jangzio
2021-04-13

Chen Hualin, fiŝkaptisto de la urbo Yichang, la provinco Hubei, diris al raportisto, ke pro poluado kaj troa fiŝkaptado, fiŝoj en Jangzio draste reduktiĝis kaj la normala ĉiutaga kaptaĵo apenaŭ povas vivteni lokajn fiŝkaptistojn. Kvankam la lando anoncis, ke la 10-jara fiŝkapta malpermeso en ŝlosilaj lokoj de Jangzio por protekti biodiversecon devus komenciĝi plej malfrue en januaro 2021, tamen la urbo Yichang pli frue efektivigis la malpermeson. De tiam la vivo de Chen multe ŝanĝiĝis: helpata de la registaro, Chen starigis sian propran firmaon, kiu uzas ŝipojn por translokigi rubaĵojn kaj kloakaĵojn al rubaĵ-kolektejo. En unu monato li povas kolekti 180 tunojn da rubo kaj enspezi averaĝe 70 000 juanojn (= 10 690 usonaj dolaroj). Chen malkovris, ke tiel li ne nur protektas la akvon de Jangzio, sed ankaŭ multe plibonigas siajn proprajn vivkondiĉojn. 










Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio