Novaj arkeologiaj malkovroj de antaŭ 3 000 jaroj en Pekino |
2021-04-12 |
Novaj arkeologiaj elfosaĵoj el la dinastio Okcidenta Zhou (1046 a.K.-771 a.K.) estis prezentitaj al la publiko ĉe la arkeologiejo en la urbeto Liulihe de la distrikto Fangshan en la sudokcidenta parto de Pekino. La malkovro sugestas, ke la regiono estis la ĉefurbo de Yan-regno dum la Okcidenta Zhou. Tiuj estas la plej fruaj urbaj spuroj de Pekino trovitaj ĝis nun. En la lastaj jaroj, bronzaj tranĉiloj, sagoj, jado, ŝtonaĵoj, ostoj kaj ceramikaĵoj estis elterigitaj en la loko. Arkeologoj ankaŭ trovis semojn de milio, tritiko, sojfabo kaj hordeo. (Fotoj: Li Hao/GT) Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Global Times Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |