Moveblaj vakcinejoj |
2021-04-09 |
La 7an de aprilo, en la komerca zono Xidan de Pekino, oficiale ekfunkciis la movebla vakcinejo Hailemiao por vakcinado kontraŭ KOVIM-19. Starigo de vakcinejoj en la lokoj, kie troviĝas grandaj homfluoj, povas altigi efikecon de vakcinado kaj diskonigi sciojn pri vakcinado al preterpasantoj kaj vojaĝantoj. Komence de la 1a de aprilo en la distriktoj Fengtai, Xicheng, Shunyi kaj Chaoyang de Pekino, sinsekve ekfunkciis tiaj vakcinejoj en loĝkvartaloj, fabrikoj kaj komercaj zonoj. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |