Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu vi vidis "premkuirpoton" antaǔ 2 000 jaroj?
2021-04-08

El la tombo de Liu Sheng (165 a.K-113 a.K), princo de Han-dinastio (206 a.K.-220), kaj lia edzino, oni prenis multajn objektojn rilatajn al manĝaĵo kaj kuirado. Inter la elfosaĵoj estas la mirinda tripieda vazo, konata kiel la antikva "premkuirpoto".





La bronza vazo altas je 18.1 centimetroj. Ĝiaj diametroj ĉe buŝo estas 17.2 centimetroj kaj ĉe ventro -- 20 centimetroj. La tri piedoj de la vazo havas la formon de kaǔranta urseto. Antaǔ ol boligi manĝaĵon, oni devas unue malfermi la valvojn faritajn laǔ la formo de besto sur la vazo, kaj sekve remeti ĝian kovrilon kaj repuŝi la valvojn. Por hermetikigi la ujon, oni devas turni la remetitan kovrilon, por ke la valvoj estu blokitaj. La principo por funkciigi la vazon ege similas al tiu de moderna premkuirpoto.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio