Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fremdlandanoj taksis blankan libron de Ĉinio pri malriĉec-reduktado
2021-04-07


La 6an de aprilo la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Malriĉec-reduktado: Ĉinaj Spertoj kaj Kontribuoj. Fakuloj el multaj landoj alte taksis la blankan libron, opiniante, ke sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Ĉinio akiris historiajn atingojn en malriĉec-reduktado kaj faris grandan kontribuon al la monda malriĉec-reduktado kaj disvolva progreso de la homaro. La utilaj spertoj de Ĉinio estas lernindaj.


Muratbek Imanaliyev, eksa ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj eksa ambasadoro de Kirgizio en Ĉinio, diris, ke Ĉinio faris gravan kontribuon al malaperigo de malriĉeco en la mondo. La atingo estas granda venko de KPĈ en klopodoj por la popola feliĉo, kaj la atingo devas unue esti atribuita al la koncepto de KPĈ meti la popolon sur la plej gravan lokon kaj la sukcesa plenumo de reformado.


Hasan Abulkosimov, profesoro pri ekonomiko ĉe la Nacia Universitato de Uzbekio, diris, ke la sukcesa praktiko de Ĉinio en reduktado de malriĉeco montras, ke la plej gravaj aferoj en la batalo kontraŭ malriĉeco estas kuraĝo, prudento kaj respondeco.


Ahmed Wally, prezidanto de la Egipt-Ĉina Amikec-Asocio, diris, ke el la reduktado de malriĉeco en Ĉinio oni klare vidas, ke KPĈ kaj la ĉina registaro havas fortan senton de misio. Malgraŭ diversaj defioj, Ĉinio trankvile traktis kaj plenumis siajn celojn laŭplane, kio indas lernadon de multaj landoj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio