Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En Pekino mi (re)malkovris Vivian Maier!
2021-04-02

En 2010 mi eklernis fotadon. En tiu okazo mi estis prezentita al la inspiraj verkoj de elstaraj fotistoj, kiel Cartier Bresson, Robert Capa kaj Aleksander Rodchenko. Mia instruisto tiam rapide prezentis interesan fotistinon, kiu en tiu epoko estis ekfuroranta: Vivian Maier, infanvartistino, kiu dum sia libera tempo, kaj tute kaŝite, disvolvis admirindan laboron en fotarto.


QQ图片20210401172836.png

Vivian Maier estas unu el la pioniroj de memfotado.


Dum la sekvaj jaroj mi ofte aŭdis ŝian nomon en fotistaj rondoj de Brazilo, sed mi neniam havis oportunon pli bone koni pri ŝiaj vivo kaj verkaro. Komence de tiu ĉi monato, kiam mi informiĝis pri baldaŭa inaŭguro, en Pekino, de ŝia unua ekspozicio en Ĉinio, mi senpacience atendis la tagon, kiam mi povus viziti ĝin. Kaj la 27-an de marto mi ĝoje iris al Hodiaŭa Arta Muzeo speciale por tiu okazo.


La nomo de la ekspozicio estas "Kaŝita geniulo: Malkovru Vivian Maier", kaj estis zorge elpensita por alproksimigi ŝian verkaron al la ĉina publiko. Tion mi konstatis, ĉar plejparto de la 83 elektitaj fotoj prezentataj en la ekspozicio estas memportretoj de la aŭtoro, en epoko kiam ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en la tuta mondo, memfotado fariĝis la ĉefa bilda formo de memesprimo.


QQ图片20210401173620.png

Speguloj, ordinaraj objektoj kaj lumo estis lerte uzataj de Vivian Maier.


Vivian Maier naskiĝis en 1926 en Novjorko. Ŝi perdis sian patron post kvar jaroj kaj ekloĝis kun sia patrino, franca enmigrinto, kaj la franca fotistino Jeanne Bertrand, renoma portretisto de tiu epoko. Ŝi kreskis en Francio kun familianoj, kaj revenis al Usono en 1950, kie ŝi dungiĝis kiel infanvartisto ĉe la familio Gensburg en Ĉikago. Kun ili ŝi vivis por 17 jaroj, en la plej stabila fazo de ŝia vivo. Ŝi transformis sian necesejon en kameron por mem riveli fotopaperon. Post maldungiĝo, kiam la infanoj jam plenkreskis, ŝi havis malstabilan vivon inter Novjorko kaj Ĉikago, transloĝiĝante ofte kaj sen loko por riveli fotopaperon. En tiu periodo ŝi akumulis multajn nerivelitajn filmojn, kiujn ŝi neniam havis la oportunon riveli. Ŝi lasis tiujn filmojn kune kun aliaj personaj posedaĵoj en stokejo, kaj pro manko de mono por pagi tiun servon, ili estis aŭkciitaj en 2007, kaj tiel ŝiaj verkoj estis malkaŝitaj al la mondo. Dum la Kristnasko de 2008, Vivian vundiĝis post falo kaj estis enhospitaligita. En aprilo 2009 ŝi forpasis, kaj en la sekva monato John Maloof kreis la unuan blogon pri ŝi, kiu famigis ŝiajn verkojn en la tuta mondo. Vivian neniam edziniĝis nek naskis infanon, kaj ekde la jaro 2000 ŝi dependis de financa helpo de la tri gefiloj de la familio Gensburg, kiuj konsideris ŝin kiel ilia dua patrino, por lui loĝejon.


20210327_144200.jpg

Eksponaĵo reproduktas la kameron improvizitan de Vivian Maier en necesejo.


Vivian aĉetis sian unuan fotilon en Eŭropo en 1949. Tiu fotilo estis Kodak Brownie, amatora fotilo kiu ne permesis al ŝi kontroli la aperturon, nek la rapidecon, nek la fokuson. Estas probable, ke Jeanne Bertrand tiam estis ŝia instruistino pri fotado. En 1952, jam en Usono Vivian aĉetis altkostan Rolleiflex-fotilon, kaj per ĝi ŝi registris siajn plej konatajn verkojn, laŭ la proporcio 1:1. Sekve ŝi disvolvis koloran fotadon per fotiloj Kodak Ektachrome 35mm, Leica 3c kaj kelkaj germanaj SLR-fotiloj. Laŭ tempopaso, ŝiaj verkoj fariĝis pli kaj pli abstraktaj, kaj ŝiaj temoj ŝanĝiĝis de portretoj al fotado de postlasitaj objektoj, ĵurnaloj kaj skribaĵoj.


En la ekspozicio, vizitantoj estas instigataj sin rigardi en diversspecaj speguloj en serĉado de sia propra identeco, samkiel faris Vivian Maier dum sia vivo, fotante sian propran vizaĝon spegulitan. Por pli bone instigi homojn fotiĝi, ĉinaj artistoj kreis diversajn artaĵojn bazitajn en la speguloj uzitaj de Maier por siaj fotoj. Unu grava diferenco tamen estas tio, ke plejparto de la nuntempaj homoj sin fotas per poŝtelefonoj, kiuj eĉ havas specifan kameraon por memfotado (sekve, spegulo ne estas tiom grava por nuntempa memfotado), afero neekzistanta en la epoko de Vivian Maier. Inspiritaj de ŝiaj verkoj, multaj vizitantoj eĉ mi provis sin foti laŭ la antikva metodo foti spegulojn.


20210327_144706.jpg

Memportreto kiun mi faris dum vizito al la ekspozicio


Alia surprizo por mi estis malkovri, ke Vivian Maier ankaŭ sin dediĉis al filmado, kaj faris interesajn registraĵojn de bestoj alvenantaj en buĉejon, detruado kaŭzita de tornado, detruado de malnovaj konstruaĵoj kaj eĉ parado de astronaŭtoj de Apollo-11 en Ĉikago. La filmoj donas valorajn informojn pri ŝia procezo en fotado: rigardi la scenon, serĉi iun detalon kaj ĝin observadi kaj registri. En sia obsedo pri fotado, Vivian iris sola en danĝerajn kvartalojn kaj eĉ estis arestita pro eniro en la areo izolita de la polico post murdo. Ĉiuj detaloj de ĉiutaga vivo estis kaptitaj de ŝiaj okuloj; kaj ŝiaj emocioj, samkiel ŝia vizaĝo, sur la fotoj riveliĝas en diversaj gradoj, de kompleta malkaŝo ĝis kompleta kaŝo.


Enkonduko de Anne Morin, kuratoro al la ekspozicio, klarigas, ke la fotografia lingvaĵo de Vivian Maier iras de silueto, kiu estas la plej baza formo de mem-reprezentado, ĝis tiuj, kiuj klare prezentas la vizaĝon de tiu genia fotistino. Ŝi ankaŭ klarigas la kuntekston en kiu Vivian disvolvis sian talenton: vivanta en Usono dum la 1960-aj jaroj, Vivian spertis socian nevideblecon en epoko, kiam la lando estis en plena disvolvado ekonomia, socia kaj politika. Estis la pinta momento de la usona revo, sed tiu revo ne estis por ĉiuj, kaj Vivian Maier estis unu el la multaj homoj postlasitaj.


20210327_145016.jpg

Se ĉi tiuj bildoj montras postulon de Maier pri ŝia ĉeesto, tio ŝajne atestas, ke ŝi estas nevidebla -- Anne Morin, kuratoro


Vivian majstre montris, per sia fotado, la homojn ekskluditajn de la usona revo, kaj kiam ŝi montras sin sur foto, ŝi kvazaŭ postulas sian rajton ekzisti. En la verkaro de Vivian Maier ankaŭ troviĝas pluraj portretoj de aliuloj. Tiuj portretoj tamen estas de homoj kiel ŝi, apartenantaj al nevidebla tavolo de la socio. Mi pensas, ke tiu obsedo pri identeco kaj la rajto ekzisti klarigas la lastan fazon de ŝia fotarto: samkiel homoj, ankaŭ varoj estas forĵeteblaj, do ankaŭ ili "rajtus" plendi por propra ekzisto. Unu foto, kiu tre impresis min, prezentas ŝian silueton sur rubujo. Aliaj fotoj montras ŝian silueton sur folioj kaj forlasitaj varoj. Unu el ŝiaj plej konataj verkoj estas foto de ĵurnalo vendata en tiu tago. Kiun valoron tiu ĵurnalo havas en la sekva tago? La kerno de la penso de Vivian Maier eble ĉirkaŭas ŝian deklaron, ke vivo "estas rado: vi eniras, vi devas iri ĝis la fino, kaj aliulo havas la saman oportunon iri ĝis la fino kaj tiel plu, kaj aliuloj okupas iliajn lokojn."


En la nuna momento, kiam la ĉina socio ekrikoltas la fruktojn de disvolviĝo kaj ĉina prezidanto Xi Jinping en siaj paroladoj ofte mencias la ĉinan revon, la fotoj de Vivian Maier estas tre oportunaj por konsciigi nin pri la graveco neniun postlasi. La usona revo estis bela, sed ne estis por ĉiuj. La venko de Ĉinio en la batalo kontraŭ malriĉeco estas klara signalo, ke la ĉina revo kreiĝas surbaze de egaleco.


20210327_160147.jpg

Vivian Maier, tiam kaj nun: ŝia verkaro daŭre inspiras la konstruadon de socio pli egaleca


Tio pensigas nin pri ankoraŭ alia afero: la fotoj de Vivian Maier kaptas ŝian epokon, ŝian realon, ŝiajn sentojn pri la konfliktoj inter progreso por kelkaj kaj forgeso por aliaj. Nuntempaj fotistoj en Ĉinio estas same kaptataj de la epoko kaj same kreos ion surbaze de tio, kaj iam en la estonteco homoj lernos pri la ĉina revo per fotoj de nunaj fotistoj en Ĉinio. Kiaj estos tiuj fotoj?


Mi riskas respondi tiun demandon surbaze de la reagoj de la ĉina publiko al la ekspozicio: antaŭ la diversaj speguloj, multaj ĉinoj sin fotis. Rigardante ilin, mi kontrolis la rezultojn: gajeco, amikeco, unueco kaj familio estas la kernaj valoroj prezentataj en iliaj fotoj. Ĉu el tio disvolviĝas la ĉina revo?


20210327_160328.jpg

Vizitantoj fotas antaŭ speguloj kaj bildoj.


La ekspozicio "Kaŝita geniulo: Malkovru Vivian Maier" estas malfermita al la publiko ĝis la 30-a de junio en la Hodiaŭa Arta Muzeo de Pekino. Eblas legi pli pri Vivian Maier kaj vidi kelkajn el ŝiaj verkoj en ŝia oficiala retejo: http://www.vivianmaier.com/


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio