Estas mekanisme garantiata la principo "patriotoj administrantaj Hongkongon" |
2021-04-02 |
La Interliga Oficejo de la Centra Popola Registaro en la Hongkonga Speciala Administra Regiono anocis en la 30-a de marto, ke la aprobo de la revizio de la apendicoj I kaj II al la Fundamenda Leĝo de la Hongkonga Speciala Administra Regiono fare de la 27a kunveno de la Konstanta Komitato de la 13a Tutlanda Popola Kongreso donas mekanisman garantion al la principo "patriotoj administrantaj Hongkongon". Laŭ la anonco, la ŝanĝiĝo de Hongkongo de tumulto al stabilo kaj ordo en la pasinta jaro pruvis, ke la centra registaro estas la plej firma gvidanto, efektiviganto kaj apoganto de la politiko "unu lando, du sistemoj". La Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko por Konservi la Ŝtatan Sekurecon en la Hongkonga Speciala Administra Regiono konservas ŝtatan sekurecon kaj stabilecon en Hongkongo, kaj la kompletiĝo de la elekta sistemo en Hongkongo garantias, ke administrado de la regiono restu en la manoj de patriotoj. Tiuj du rimedoj servas al daŭra efektivigo de "unu lando, du sistemoj kaj daŭra prospero de la regiono. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |