Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kreivaj fruktoj helpas translandliman komercon en okcidenta Ĉinio
2021-04-01

Lastatempe la registaro de la provinco Shaanxi decidis kopii kaj plivastigi en la tuta provinco la triajn 30 novajn kreivajn fruktojn akiritajn de la Shaanxi-a Liberkomerca Zono, inter kiuj troviĝas la inteligenta kontrolmodelo pri importitaj ekspresaj poŝtaĵoj kaj la plurfunkcia staplo.


图片1.png


Per la inteligenta kontrolmodelo oni faras la dogan-trapasadon rapida je 30%


Por rapidigi la dogan-trapasadon de importitaj ekspresaj poŝtaĵoj, la flughavena funkcia areo de la Shaanxi-a Liberkomerca Zono, kune kun la flughaveno Xianyang en Xi'an, konstante faris novigadon pri kontrolado. Ĝi plibonigis la trapasan procezon, praktikis la intelektan superrigardon, plenumis la administradon laŭ rangoj de kredito, kun la celo fari la novan flughavenan urbon internacie progresinta distribua centro de ekspresaj poŝtaĵoj.


图片2.png


Per la inteligenta kontrolmodelo pri la ekspresaj poŝtaĵoj eblas aŭtomate kapti kaj analizi la datumojn. En unu sekundo oni povas pritrakti 40 datumojn, kaj la efikeco de dogan-trapasado estas pli alta je 30% ol antaŭe.


Multfunkcia staplo reduktas komercan koston


Ĝenerale, entrepreno luas konservejon por stoki ordinarajn varojn; sed kiam postulo de translandlimaj varoj estos pliigita, tiu entrepreno devos lui ekskluzivan staplon, kaj tio kreskigos la koston.


图片3.png


Por solvi la problemon, la doganejo de la flughaveno Xianyang kunlaboris kun la flughavena funkcia areo de la zono en la esplorado de nova administrado pri staplo. Rezulte de tio estiĝis "unu konservejo kun multaj funkcioj", kaj tiu maniero simpligis la procezon de staplado kaj transportado. La komerca kosto de entreprenoj plue malkreskis, kaj la efikeco de stapla administrado altiĝis.


Nuntempe en la liberkomerca zono ĉiuj transitaj formalaĵoj estas rete plenumitaj ene de unu tago.




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio