Komenciĝis Esperanto-kurso en Profesi-teknika Kolegio de Shaanxi |
2021-04-01 |
En la urbo Xi'an, nova nedeviga kurso pri Esperanto komenciĝis en la Profesi-teknika Kolegio de Shaanxi en la 18a de marto. Inter la jaroj 2017 kaj 2019, tiu kolegio kvinfoje aranĝis Esperanto-kursojn, kaj ĉi-foje 120 studentoj lernas en la kurso. La kurson gvidas Che Xiangdong (Orientalo), instruisto de la kolegio, vicsekretario de Xi'an-a Esperanto-Asocio kaj ILEI-ano. Redaktoro: Zhao Wenqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |