Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pli ol 100 milionoj da dozoj da vakcinoj estis inokulitaj en Ĉinio
2021-03-29


La 28-an de marto la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio pri kuna prevent-regada mekanismo kontraŭ KOVIM-19 okazigis gazetaran konferencon pri la situacio de inokulado de vakcinoj kontraŭ KOVIM-19. Mi Feng, proparolanto de la Nacia Komisiono pri Sano, diris, ke Ĉinio akcelas la vakcinadon kontraŭ la nova koronviruso laŭ sekura kaj orda maniero. La komisiono sendis laborgrupojn al provincoj por subteni kaj gvidi lokan vakcinadon. Ĝis la 24-a horo de la 27-a de marto, laŭraporte, tra la lando sume pli ol 100 milionoj da dozoj da vakcinoj kontraŭ KOVIM-19 estis inokulitaj. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio