Monda Ekspozicio de Aparatoj kaj Elektronikaĵoj en Ŝanhajo |
2021-03-26 |
Kovrante la areon de 150 000 kvadrataj metroj, la Monda Ekspozicio de Aparatoj kaj Elektronikaĵoj 2021 estas la plej grava ekspozicio pri hejmaj aparatoj de Ĉinio, kun preskaŭ mil eksponantoj el Ĉinio kaj aliaj landoj, por montri kiel ili plibonigas siajn entreprenojn per ciferecaj kaj inteligentaj teknologioj kiuj povas kontentigi la kreskantajn postulojn de ĉinaj konsumantoj en la post-pandemia periodo. La ekspozicio inkluzivas inteligentajn aparatojn, individuajn elektronikaĵojn kaj inteligentajn teknologiojn, inteligentan kuirejon, kosmetikaĵojn, sanprizorgajn produktojn kaj purigajn aparatojn kiuj plene utiligas avantaĝojn de pint-teknikoj kiel 5G-a interreto, artefarita inteligenteco, interreto de aferoj, grandaj datumaroj kaj nubkomputado. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Global Times Fotoj: Yang Hui/Global Times Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |