Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Luksa trajno al grandpanda bazo
2021-03-25





La 24-an de marto la turisma trajno Granda Pando provveturis en Sichuan-provinco, kaj ĝi estas la unua turisma trajno kun la ĉeftemo de granda pando en Ĉinio. Ĝi oficiale ekfunkcios en la 28-a de marto.








La trajno havas 12 vagonojn kun 252 sidlokoj. Ĝi estis renovigita laǔ normoj de stelklasa hotelo kaj liveras 5G-an interreton. Estas necesejo kaj duŝejo kun konstanta temperaturo en ĉiu ĉambro. Troveblas ankaǔ distr-sistemo kun karaokeo kaj filmoj, bufedejo kaj ludejo.








Laǔ fiksitaj kaj specialaj itineroj, tiaj trajnoj veturos al vidindaĵoj en Sichuan kaj najbaraj provincoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio