Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina raporto pri atencoj al homaj rajtoj en Usono urĝas Usonon forlasi duoblajn normojn pri homaj rajtoj
2021-03-25


La 24an de marto estis publikigita Raporto pri Atencoj al Homaj Rajtoj en Usono en 2020. Ĝi urĝas Vaŝingtonon forĵeti hipokritecon kaj duoblajn normojn pri homaj rajtoj.


La raporto publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio klarigas, ke pasintjare en Usono la koronvirusa epidemio estis ekster regado, kaj sekve de tio okazis politika malordo, inter-etnaj konfliktoj kaj socia dividiĝo.


Laŭ la raporto, tio pliigis la atencojn al la homaj rajtoj en la lando, la tiel nomata "urbo sur monteto" kaj "lumturo de demokratio". Pro la senprudenta respondo de ĝia registaro, la epidemio estis ekster regado en Usono kaj mortigis pli ol 500 000 usonanojn.


Ĝi klarigas, ke la politiko putrigita per mono turnas usonajn balotadojn en "unuopan prezentadon" de la riĉa klaso, kaj fido de la popolo al la usona demokratia sistemo estas la plej malalta en la lastaj 20 jaroj. Grupoj de etnaj malplimultoj suferis sisteman rasan diskriminacion en Usono, kie "kvarono de junaj aziaj usonanoj estis la celo de rasa molestado".


Ĝi citis la morton de afrika usonano George Floyd, kiu mortis post brutala surgenuiĝo de blanka policano sur lia kolo. La usona registaro subpremis sekvajn protestojn perforte, arestante pli ol 10 000 homojn.


Ĝi urĝis la usonan flankon "forlasi hipokritecon, molestadon, grandajn bastonojn kaj duoblajn normojn" kaj labori kun la internacia komunumo por konstrui homaran komunumon de komuna estonteco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio