Fotoekspozicio pri Xinjiang en Pekino |
2021-03-24 |
La 22an de marto fotoekspozicio pri la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de nordokcidenta Ĉinio malfermiĝis en la ekspoziciejo de la Ĉina Federacio de Beletraj kaj Artaj Rondoj en Pekino kaj daŭros ĝis la 31a de marto. Montrante naturan belecon, humanismon kaj la feliĉan vivon en Xinjiang, pli ol 100 fotoj montras la historiajn atingojn de Xinjiang en disvolvado de bonstata socio kaj en la batalo kontraŭ malriĉeco. La ekspozicio rezultas de kunlaboro inter la Ĉina Federacio de Beletraj kaj Artaj Rondoj kaj la Ĉina Asocio de Fotistoj, kiu aranĝis viziton de preskaŭ 20 fotistoj al la regiono en la pasinta septembro. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Global Times Fotoj: Li Hao/Global Times Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |