Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Finkonstruita ponto por fervojo inter Fuzhou kaj Xiamen
2021-03-24


La 22-an de marto estis finkonstruitaj la ĉefaj kolonoj de la transmara ponto Meizhouwan por la grandrapida fervojo inter Fuzhou kaj Xiamen, kaj tio ankaǔ signifas finkonstruadon de tri transmaraj pontoj por la fervojo.


Ĝi, la unua transmara grandrapida fervojo de Ĉinio, longas 277 kilometrojn kun planita rapido de 350 kilometroj hore. La fervojo transiras tri golfojn de suda Ĉinio kaj ekfunkcios en 2022. Tiam per trajno la vojaĝo inter Xiamen kaj Fuzhou mallongiĝos de du horoj al unu horo.


Pro novaj teknikoj, la trajnoj povos trapasi la pontojn konservante kutiman rapidon sub ok-grada vento kaj funkciante sub 11-grada ŝtormo.










Konstruata fervojo 


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio