Rara simio sur bombako |
2021-03-23 |
Printempo alvenis kaj pompas la floroj de bombako (Bombax ceiba) en la natura rezervejo Chongzuo por blankkapaj presbitoj (Trachypithecus poliocephalus) en Guangxi-a Ĝŭang-a Aŭtonoma Regiono, suda Ĉinio. La raraj simioj suĉas flormielon sur la arboj. La rara simio estas sovaĝa besto vivanta nur en Ĉinio. Post multjaraj klopodoj, pli kaj pli boniĝas la medio de la rezervejo, kaj la nombro de la simioj jam kreskis ĝis 1 200 el 130 grupoj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |