Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ora masko inter 500 restaĵoj prilumas kulturan originon de Ĉinio
2021-03-23

Ses antikvaj kavoj kaj pli ol 500 restaĵoj antaŭ ĉirkaŭ 3 000 jaroj estis elfositaj ĉe la Ruino Sanxingdui en la provinco Sichuan de sudokcidenta Ĉinio, laŭ anonco de la Nacia Administracio pri Kultura Heredaĵo en la 20-a de marto.


WeChat Image_20210322163314.jpg


"Oni konfirmis, ke la ejo de Sanxingdui estas la plej malnova de antaŭ-Qin-dinastia epoko (antaŭ 221 a.K.) ĉe la supra parto de Jangzio", klarigis Lei Yu, estro de la elfos-teamo ĉe Sanxingdui. Fakuloj opinias, ke la novaj eltrovaĵoj alportos valorajn informojn pri la antikva shu-a civilizacio kaj ĝia ligo al la ĉina nacio.


Inter la restaĵoj estas pecoj de delikataj oraj maskoj, orfolioj, bronzaj maskoj, sanktaj bronzaj arboj, eburoj, eburaĵoj kaj jado.


Fragmento de ora masko trovita en kavo surprizis la arkeologojn pro grandeco kompare kun tiu de antaŭaj arkeologiaj eltrovaĵoj. Ĝi estas je ĉirkaŭ 23 centimetroj larĝa kaj 28 centimetroj alta kaj pezas ĉirkaŭ 280 gramojn. La unua inspektado de arkeologoj konkludas, ke la masko enhavas ĉirkaŭ 84 elcentojn da oro.


WeChat Image_20210322163320.jpg


Lei klarigis, ke la tuta ora masko povus pezi pli ol 500 gramojn. Li kredis, ke se kompleta ora masko estos trovita, ĝi estos ne nur la plej granda kaj peza ora masko de tiu periodo iam ajn trovita en Ĉinio, sed ankaŭ la plej peza ora objekto de tiu periodo.


La elfosado ankaŭ trovis spurojn de silko, kaj tio estas la unua fojo, ke silko antaŭ pli ol 3 000 jaroj estis trovita en Sichuan. Silka proteino estis plurfoje detektita en testoj de la grundo, pruvante, ke silko jam estis uzita en la reĝlando de Sanxingdui antaŭ pli ol 3 000 jaroj.


WeChat Image_20210322163335.jpg


"Tiaj eltrovoj helpos nin kompreni kial Sichuan fariĝis grava fonto de varoj por la Silka Vojo post la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K-25)", diris fakulo.


Ĉi tiuj altvaloraj aĵoj estis prenitaj el ses ortangulaj kavoj trovitaj en Sanxingdui inter novembro 2019 kaj majo 2020.


Kun areoj inter 3.5 kvadrataj metroj kaj 19 kvadrataj metroj, la kavoj estis trovitaj apud aliaj du malkovritaj en 1986. La tuta loko estis uzita de antikvaj homoj por oferado al iliaj prapatroj, la ĉielo kaj la tero, kaj preĝado por prospero.


Ĉirkaŭ la ok kavoj estas ankaŭ malgrandaj cirklaj kavoj, kaneloj kaj grandaj kaneloj rilataj al oferadoj.


WeChat Image_20210322163404.png


Sun Hua, profesoro de Pekina Universitato, diris dum gazetara konferenco, ke la malkovroj kaj esploroj estos utilaj por rekonstruo de la interna spaco de ebla diotemplo, kaj kompreno de ofer-scenoj, religia penso kaj eĉ de koncepto pri la universo de tiu epoko.


Ĉi tiu elfosado komenciĝis en novembro 2019, post alia antaŭ 34 jaroj, kiam pli ol 1 000 restaĵoj estis elterigitaj en du kavoj, ekzemple, bronzaj statuoj, sanktaj bronzaj arboj, oraj maskoj, oraj bastonoj, jado kaj eburoj. 


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICExpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio