Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Konferenco de UN pri biodiverseco okazos en Kunming de Ĉinio
2021-03-19


Laŭ anonco de la oficiala retejo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), la konferenco de UN pri biodiverseco okazos de la 11-a ĝis la 24-a de oktobro en la urbo Kunming de la provinco Yunnan.


Yunnan en sudokcidenta Ĉinio estas la provinco kun plej multaj specioj de plantoj kaj bestoj en la lando. La nombro de biologiaj specioj el diversaj grupoj en Yunnan estas proksimume 50% de tiu en la lando. Pro tio la provinco estas konata kiel la "regno de bestoj kaj plantoj" kaj "specia genobanko".


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio