Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pakistanaj prezidento kaj ĉefministro vakciniĝis per ĉinaj vakcinoj
2021-03-19

La 18-an de marto, Imran Khan, ĉefministro de Pakistano, vakciniĝis per ĉina vakcino produktita de SinoPharm. 


La 18-an de marto en Islamabado, Pakistano, Imran Khan, ĉefministro de Pakistano, vakciniĝis per ĉina vakcino produktita de SinoPharm. Antaǔ tio Arif Alvi, prezidento de la lando jam estis inokulita per la vakcino de SinoPharm.


Ricevinte la ĉinajn vakcinojn, Pakistano komencis vakcinadon en februaro. Medicinistoj en la batalo kontraŭ la epidemio estis la unuaj vakcinitoj. Ekde la 10-a de marto la lando faras inokuladon al popolanoj kiuj aĝas minimume 60 jarojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio