Kreado de lign-maŝinoj helpas junulon forigi depresion |
2021-03-19 |
Lastatempe filmeto pri produktado de lignaj maŝinoj altiris multajn atentojn surrete. Ĉi tiu verko estas inspirita de la filmo "Kastelo sur la ĉielo" de Hayao Miyazaki. La verko estas bela laŭ formo kaj komplika laŭ strukturo. La kreinto de la verko estas junulo, kiu specialiĝis pri juro. Li diris, ke li iam suferis gravan depresion kaj eĉ volis sinmortigi. Por eliri el la malsano, li dediĉis sin al kreado de lignaj maŝinoj. "Mi ne atendis, ke tutkora sindediĉo iom post iom helpis min forigi depresion. Mi esperas, ke tiu, kiu ne povas trovi direkton en la vivo, sukcesos sekvi sian sonĝon", li diris. Verko de la junulo Dum farado de ligna maŝino La junulo kaj lia verko Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |