Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Medikamento kontraŭ lepro efikas sur KOVIM-19
2021-03-18


Ĝis nun ankoraŭ ne estas preciza terapio kontraŭ KOVIM-19. La medikamento Remdesivir montras potencialon por bridi koronviruson, sed ĝi ne estas tre ideala, precipe por gravaj malsanuloj de KOVIM-19.


La 16-an de marto la internacia scienca revuo Nature publikigis interrete disertacion el la Universitato de Hongkongo kaj la Medicina Instituto Sanford Burnham Prebys de Usono. Studoj malkovris, ke la medikamento Klofamizino kontraŭ lepro efikas sur kuracadon de nova koronviruso en homaj ĉeloj kaj hamstraj modeloj.


La esplorteamo diris, ke Klofamizino povas esti englutita kaj ĝia kosto estas relative malalta. Pro tio, ĝi estas rigardata kiel kandidato por trakti KOVIM-19.


Oni bezonas pli da klinikaj studoj por certigi ĉu ĝi povos fariĝi alternativa terapio.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio