Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio havos la plej grandan refraktan teleskopon de la mondo
2021-03-17

En la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, ĉinaj sciencistoj laboras por starigi la plej grandan refraktan teleskopon en la mondo.



La konstruado de la optika teleskopo kun unu-metra aperturo, jam komenciĝis en la regiona ĉefurbo Lasao, diris Wang Junjie, vicdirektoro de la regiona fako pri scienco kaj teknologio.


Pro sia alteco kaj klara ĉielo, Tibeto estas unu el la plej bonaj lokoj en la mondo por observi ĉielajn korpojn.


Refrakta teleskopo estas instrumento, kiu uzas kombinaĵon de lensoj por produkti bildojn de malproksimaj objektoj en la spaco, kiuj ne estus videblaj nudokule.


Wang klarigis, ke sciencistoj uzos la teleskopon por observi la ĉielon, inkluzive de monitorado de asteroidoj proksimaj al la Tero.


Gvidata de la Nacia Astronomia Observatorio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, la projekto pri la teleskopo ankaŭ entenas popularigon de astronomio. Sciencistoj povos uzi interreton por montri bildojn, filmetojn kaj interagajn rimedojn el la unika perspektivo de la granda teleskopo.


Laŭ Wang, la unu-metra refraktilo estos muntita sur planita regiona planetario, kies konstruado probable komenciĝos ĉi-jare. Ĝi estos la plej alta astronomia observatorio de la mondo post finkonstruado.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICExpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio