Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La unua movebla vakcinejo de Ĉinio baldaŭ estos surstrate!
2021-03-17

Veturilo por vakcinado disvolvita de la ĉina aŭtomobila firmao Foton ekfunkcios en aprilo en Pekino kaj la provinco Hebei. La unua tia veturilo de Ĉinio permesos al homoj esti vakcinitaj proksime de sia loĝejo sen bezono vojaĝi al vakcinejo. La interno de la veturilo similas al tiu de buso, sed kun malpli da sidlokoj. La veturilo estas ekipita per vizaĝrekona sistemo, kiu ankaŭ povas kontroli la korpan temperaturon de vizitantoj, kaj havas propran vifion por transdoni realtempajn datumojn. La firmao deklaris, ke ĝi povas produkti 12 tiajn veturilojn en unu tago, permesante vastskalajn testojn en baldaŭa estonteco.






Raportis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICExpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio