Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Medicinistoj vizitis Leishenshan-hospitalon en Wuhan
2021-03-17

La portempa hospitalo Leishenshan en Wuhan, Hubei-provinco de centra Ĉinio, malfermiĝis por la unua fojo post ĉeso de funkciado antaŭ preskaŭ unu jaro, por bonvenigi 400 medicinajn laboristojn el tuta Ĉinio kaj iliaj familioj por viziti la lokon, kie ili batalis kontraŭ la epidemio de KOVIM-19. Dum sia funkciado, de la 8a de februaro ĝis la 15a de aprilo 2020, la hospitalo Leishenshan akceptis 2 011 pacientojn, el kiuj pli ol 1 000 estis grave aŭ gravege malsanaj. Pli ol 1 900 pacientoj resaniĝis kaj revenis hejmen, kaj mortis nur 2.3 procentoj de la pacientoj. En tiu epoko, pli ol 3 000 kuracistoj el naŭ provincoj iris al tiu hospitalo por batali kontraŭ KOVIM-19.


QQ图片20210316172326.png








Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times

Fotoj: Cui Meng / Global Times




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio