Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usonano havas superantikorpojn kontraŭ nova koronviruso!
2021-03-17

La usona verkisto John Hollis, 54-jara, timis malsaniĝi je KOVIM-19 kiam lia kunloĝanto infektiĝis kaj grave malsaniĝis en aprilo 2020. "Estis timigaj tiuj du semajnoj," diris John Hollis. "Dum du semajnoj mi atendis la malsaniĝon, sed ĝi neniam okazis." Hollis sin taksis bonŝanca pro nemalsaniĝo.


John Hollis havas superantikorpojn kontraŭ la nova koronviruso.


Sed en julio 2020, Hollis menciis, ke li loĝas kun persono, kiu estis tre malsana, en babilado kun la kuracisto Lance Liotta, profesoro ĉe la universitato George Mason, kie Hollis laboras pri komunikado.


Liotta, kiu esploras manierojn kontraŭbatali la koronviruson, invitis Hollis volontuli por scienca studo pri koronviruso en la universitato.


Tiam Hollis malkovris, ke li infektiĝis, sed lia korpo havas superantikorpojn, kiuj igis lin imuna kontraŭ la malsano -- alivorte, virusoj eniris lian korpon, sed ne povis infekti liajn ĉelojn kaj malsanigi lin. "Ĉi tio estas unu el la plej nekredeblaj spertoj de mia vivo," deklaris Hollis.


"Ni kolektis la sangon de Hollis en malsamaj tempoj kaj nun ĝi estas orminejo por esplori diversajn manierojn ataki la viruson," deklaris Liotta. Ĉe plej multaj homoj, la antikorpoj kreitaj por kontraŭbatali la viruson, atakas la proteinojn sur la pikiloj de la koronviruso -- pikilformaj strukturoj sur la surfaco de la viruso, kiuj helpas ĝin infekti homajn ĉelojn.


"La antikorpoj de la paciento gluiĝas al la pikiloj kaj la viruso ne povas aliĝi al la ĉeloj por infekti ilin," klarigis Liotta. La problemo estas, ke en persono, kiu unuafoje kontaktiĝas kun la viruso, necesas iom da tempo por ke la korpo produktu ĉi tiujn specifajn antikorpojn, tio permesas al la viruso disvastiĝi.


Sed la antikorpoj de Hollis estas malsamaj: ili atakas diversajn partojn de la viruso kaj rapide detruas ĝin. Ili estas tiom potencaj, ke Hollis estas imuna eĉ kontraŭ novaj variantoj de la koronviruso. "Vi povas dilui liajn antikorpojn de unu ĝis mil partoj kaj ili ankoraŭ sukcesus mortigi 99% de la virusoj," klarigis Liotta.


La esploristoj studas ĉi tiujn superantikorpojn de Hollis kaj kelkaj aliaj pacientoj kiel li, kun la espero lerni kiel plibonigi vakcinojn kontraŭ la malsano. "Mi scias, ke mi ne estas la sola homo, kiu havas tiajn antikorpojn. Mi estas nur unu el la malmultaj homoj trovitaj," diris Hollis.


Rasismo en esplorado


Tamen, tiaj esploroj ofte ne okazas pro rasismo en scienca esplorado: la plej multaj esploroj estas farataj en blankhaŭtaj pacientoj. La partopreno de nigruloj en studoj tendencas esti multe pli malalta ol ilia procento en socio.


"Estas longa historio de ekspluatado (de nigrohaŭtaj pacientoj), kiu timigas la afrikdevenan komunumon de Usono pri partopreno en esplorado," klarigis Jeff Kahn, profesoro ĉe la Instituto pri Bioetiko de la Universitato John Hopkins. "Estas komprenebla ilia malfido."


Unu el la plej konataj eksperimentoj faritaj kun la partopreno de afrikdevenaj usonanoj estas la studo de Tuskegee pri sifiliso: dum pli ol 40 jaroj, sciencistoj sponsoritaj de la usona registaro studis la evoluon de sifiliso en nigruloj en Alabamo, sen kuraci ilin de la malsano.


"Tra la jaroj, kiam estis farita tiu esploro, antibiotikoj fariĝis vaste disponeblaj kaj ne estis proponitaj al tiuj homoj. La esploristoj mensogis pri tio, kion ili estis farantaj, kaj rifuzis kuraci la pacientojn nome de scienco," klarigas Kahn. "Kiam la esploro de Tuskegee estis publikigita, reguloj kaj normoj estis kreitaj por esplorado pri homoj, kiuj estas validaj ekde la 1970-aj jaroj."


Ĉi tiu rakonto klarigas unu el la multaj kialoj de tio, ke komunumo forte vundita de la pandemio daŭre hezitas partopreni en esploroj aŭ ricevi vakcinon.


"Ni volas certigi, ke la plej vundeblaj komunumoj profitu de la evoluantaj teknikoj," diris Kahn. "Kaj, por tio, ĉi tiuj homoj ankaŭ devas esti parto de la esploroj."


"Ni devas honori tiujn homojn, la viktimojn de la studo de Tuskegee, partoprenante en procezo por certigi, ke ĝi ne okazu denove. Kaj ankaŭ por savi vivojn, precipe en la afrikdevena komunumo de Usono, kiu estis forte vundita de la pandemio," diris Hollis. "Protekti unu la alian estas devo por ni mem kaj por la homoj, kiujn ni amas."


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Yahoo




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio