Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Estas tute natura plenumo de "patriotoj administrantaj Hongkongon"
2021-03-17

La 11-an de marto en la Granda Popola Halo de Pekino la kvara sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) adoptis la decidon pri plibonigo de la elekta sistemo de la Hongkonga Speciala Administra Regiono. La centra registaro de Ĉinio plue plibonigas leĝan kaj politikan sistemojn de Hongkongo kaj ĉiuflanke plenumos la principon "patriotoj administrantaj Hongkongon" post la aprobo de la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko por Konservi la Ŝtatan Sekurecon en la Hongkonga Speciala Administra Regiono.


Sourabh Gupta, esploristo de la Instituto por Ĉin-Usonaj Studoj, diris, ke plibonigo de la elekta sistemo de Hongkongo garantios al la regiono pli reprezentecan registaron elektitan de la popolo.


George Galloway, eksa parlamentano de Britio, diris, ke "ĵuri fidelecon al sia lando" estas nepra kaj nediskutebla devo.


La rusa retejo de Russia Today publikigis pozitivan kaj objektivan raporton sub la titolo "Ĉina parlamento aprobis proponon reformi elektan sistemon de Hongkongo kun promeso de patriotoj".



La rusa novaĵagentejo Sputnik faris raporton sub la titolo "Ĉefo de Hongkongo subtenas pekinan decidon pri reformo al regiona elekta sistemo".


South China Morning Post, konata ĵurnalo en sud-orienta Azio, raportis pri la diroj de Zhang Xiaoming el la Oficejo de Aferoj de Hongkongo kaj Makao sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. La raporto estis publikigita sub la titolo "Revizio de hongkonga elektado ne blokos opozicion, ĉar estas patriotoj inter ili".


Ĉio prezentas, ke plibonigo de la elekta sistemo estas tute natura kaj subtenata de la popolo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio