| Yonghegong remalfermiĝis al la publiko | 
| 2021-03-16 | 
La templo Yonghegong, la plej granda kaj plej bone konservita lama-bonzejo en Ĉinio, remalfermiĝis la 16-an de marto. Homoj povas rezervi biletojn per interreto aŭ aĉeti ĝin surloke. La ĉiutaga limo de vizitantoj estas 40 000 homfojoj, kun hora limo de 5 000 homoj. Vizitantoj kaj preĝantoj bezonas prezenti sanatestilon por eniri. 
 
 
 
 Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Global Times Fotoj: Li Hao / Global Times Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio 
  |