Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Scienca kaj teknika novigo subtenas konstruon de ekonomia zono de okcidenta Ĉinio
2021-03-15


La ekonomia zono ĉefe el Chengdu, la ĉefurbo de la provinco Sichuan, kaj el la municipo Chongqing, estas la areo plej dense loĝata, kun plej multaj industrioj kaj plej plena de urboj.


Chengdu kaj Chongqing ligiĝas pli strikte dank' al scienca kaj teknika novigo


En decembro 2020, pro novigo kaj progresigo pri ekipaĵoj kaj instalaĵoj, bontenado kaj riparado, defendo kontraŭ katastrofoj, elektronikaj pasaĝerbiletoj kaj similaj aferoj, grandrapidaj trajnoj povis atingi cellokon ene de unu horo inter Chengdu kaj Chongqing. Tia trajno ekveturis averaĝe en ĉiu dudeka minuto.


La fakto, ke grandrapida trajno inter la du lokoj en distanco de preskaŭ 300 kilometroj povis funkcii kiel "aŭtobuso", ŝuldas al la aplikado de tiuj atingoj el scienco kaj tekniko al fervoja novigo, pri kiuj la provinco Sichuan posedas tutan intelektan proprieton.


Scienca kaj teknika novigo igas pli altkvalita evoluon de Chengdu kaj Chongqing


En la periodo de la "dektria Kvinjara Plano", la provinco Sichuan ricevis permeson por konstrui ekzemplan regionon al la tri urboj Chengdu, Deyang kaj Mianyang por transloki kaj transformi sciencajn kaj teknikajn atingojn ŝtatnivelajn. Ĝis nun en la provinco Sichuan troviĝas pli ol 1 800 novigaj platformoj pri teknologioj, el kiuj 171 estas ŝtatnivelaj.


Donitaĵo de Chongqing montras, ke en la periodo de la "dektria Kvinjara Plano" la novigaj industrioj rimarkinde evoluis: altteknologiaj entreprenoj kreskis 3.5-oble; enkondukiĝis 88 novigaj institucioj en- kaj eksterlandaj; stariĝis 64 ŝtatnivelaj bazoj pri scienca kaj teknika novigo; la nombro de esploristoj pliiĝis je 64.4%; la sumo de teknologiaj transakcioj laŭ kontrakto estis preskaŭ 100 miliardoj da juanoj (pli ol 15 miliardoj da usonaj dolaroj). Kiel grava industribazo de elekronika informadiko, la regiono el Chengdu kaj Chongqing jam fariĝis mondnivela industria amasiĝejo, kies produktokapablo okupas ĉirkaŭ trionon de la tutmonda.


En la du sesioj ĉi-jaraj la ekonomia zono, kiel la okcidenta scienca zono kune konstruita de Chengdu kaj Chongqing, refoje iĝis "fokuso" atentata de la tuta lando. Chengdu kaj Chongqing plue strebos al kunlaboro, progresigos esencajn teknologiojn, kaj kontribuos pli multe por la tutlanda altkvalita evoluo en scienca kaj teknika novigado.




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio