Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
De ŝoseo 3.8-kilometrojn longa al "nubkomputa terkulturado"
2021-03-15

En la raporto pri registara laboro, publikigita de la ĉina registaro en la 5-a de marto, estis menciite, ke la lastaj 5.51 milionoj da malriĉaj kamparanoj kaj 52 malriĉaj gubernioj estis plene liberigitaj el malriĉeco en la fino de 2020. Inter la homoj kaj lokoj, ekzistas loĝantoj kaj gubernioj de la provinco Sichuan, iama ĉefa batalejo de Ĉinio kontraŭ malriĉeco.


La vilaĝo Abuluoha de la gubernio Butuo en la subprovinco Liangshan de la provinco Sichuan estis "la plej malriĉa angulo de Ĉinio". Ĝi situas ĉe la bordo de la rivero Jinsha. Pro historiaj kialoj al ĝi kondukis neniu ŝoseo, kaj ĉiuj varoj estis transportitaj de homoj aŭ ĉevaloj.


En junio 2019, kamionoj kun konstruaj aparatoj, unu post aliaj, eniris en la profundan montaron, tie komenciĝis la konstruado de ŝoseo.


La vojo al la vilaĝo estas longa je nur 3.8 kilometroj, tamen ĝi plejparte sterniĝas sur krutaĵo preskaŭ vertikala. Por tiu aparte malfacila tasko, pintnivelaj teknikistoj estis senditaj tien; kaj por rapidigi la konstruadon, la provinco Sichuan speciale enportis el alia provinco helikopteron Mi-26, kiu havas la plej grandan diametron en la mondo. Vilaĝanoj diris: "Vidante la fosmaŝinon pendantan sub la helikoptero, ĉiuj vilaĝanoj ŝokiĝis."


De la komenco de la konstruado al la malfermiĝo al trafiko daŭris nur unu jaron. Tiu ĉi ŝoseo ekportis al la vilaĝanoj pli bonan vivon.


Sichuan-anoj translokigitaj kaj liberigitaj el malriĉeco


Eliro el malriĉeco ne estas la finpunkto, sed startpunkto de nova vivo kaj nova strebado.


Sichuan, kiel grava agrikultura provinco, devas rapidigi modernigon de agrikulturo kaj prosperigon de vilaĝoj. Ĝis nun la subprovinco Liangshan jam projektis 118 modernajn agrikultur-industriajn parkojn, kaj la tradiciaj modeloj de agrikulturo kaj bestobredado survojas al moderneco kaj altefikeco. 


Vilaĝanoj en sia nova loĝejo


En la gubernio Dayi de Sichuan distingiĝas "nubkomputa terkulturado" kaj "nubkomputa rikoltado". Kiam terkulturisto malfermas specialan apon sur sia saĝpoŝtelefono, tuj aperas la mapo de sia propra terpeco. "Oni nur bezonas difini parcelojn, elekti respondan laboron kaj konfirmi mendilon, sekve triaflanka kompanio plenumos la taskon." Dum la procezo, terkulturisto eĉ ne bezonas iri al la kampo: sur la parceloj troviĝas infraruĝaj videokameraoj, kiu povas fari aktualan kontroladon el ĉiuj anguloj. Tio multe alportas oportunojn kaj efikon al la laboro de vilaĝanoj.




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio