Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Skatolaj studĉambroj" en montaro
2021-03-15

Marte en la insulo Hainan, somero jam alvenis. Sub balanciĝo de folioj, lignaj domoj estas videblaj. Ĉiu ligna domo nomiĝas "skatola studĉambro" kun ĉirkaŭ 18 kvadrataj metroj, kie oni povas studi kaj loĝi.


Ĉiu "skatolo" povas esti malfermita per teleregilo, kaj unu muro leviĝas. Libroj estas videblaj ĉe fenestro, kuseno kaj tablo. Tiu unikaj legado kaj loĝado allogas turistojn. La "skatoloj" fariĝis legejo por vilaĝanoj kaj loko por disvolvi la vilaĝon.


En 2017 la studĉambro estis starigita en Yapo-vilaĝo de Hainan, kaj nun estas kvin "skatoloj". Qin Jiayi, fondinto de la "skatolaj studĉambroj", estas junulino, kiu loĝis eksterlande multajn jarojn. Qin diris, ke ŝi volas kontentigi sian deziron pri legado kiam ŝi estis infano. "Donu infanojn en la vilaĝo ŝancon legi bonajn librojn, eliri el la montaro kaj reveni al la vilaĝo por helpi disvolviĝon de la hejmloko."


Qin organizis tie pli ol 100 kulturajn agadojn, ekzemple, kursoj pri publika bono, infana teatro, natura esplorado kaj kultura salono. Ŝi invitis universitatajn volontulojn labori en la vilaĝo. Krome ŝi antaŭenigis la Internacian Tendadon de Volontuloj en Yapo-vilaĝo, kiun partoprenis volontuloj el 13 landoj. Influita de la kultura etoso kaj prospera turismado, lokanoj aktive partoprenas en la projektoj.



"Skatola studĉambro" (fotis Yan Yujing)


"Skatola studĉambro" (fotis Ren Yaoting)


"Skatola studĉambro" (fotis Yan Yujing)


Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio