Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Venu al Wuhan-universitato por ĝui sakurojn!
2021-03-12


Meze de marto ĉiujare la sakuroj en la kampuso de Wuhan-universitato eniras la floran periodon. Pro tiuj floroj, la universitato estas konata kiel la plej bela universitato en Ĉinio.


Alvenas ĉi-jara sakur-sezono en Wuhan, kaj Wuhan-universitato estas malfermita por vizitanoj. Oni bezonas mendi la viziton antaŭ tri tagoj. La maksimuma nombro de turistoj en labortago estas 10 000, dum semajnfine 15 000.


Krome, la universitato starigis verdan kanalon por kontraŭepidemiaj medicinistoj. La 13-a kaj la 14-a de marto estos malfermaj tagoj nur por kontraŭepidemiaj medicinistoj.






Fotis Cheng Min, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.

Redaktoro: Kang Caiqi 





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio